Snabblänk till textinnehållet
Snabblänk till navigationen
Tillgänglighet
|
Kontakt
|
A-Ö
|
Webbkarta
|
Startsida Lerums gymnasium
Om skolan
Utbildning
Studievägledning
Idrott på schemat
Elever
Kontakta oss
Nyheter
Bildgalleri
Schema/ idrottsschema
Skolrestaurang och cafe
Internationella utbyten
Kvalitet
Other languages
Deutsch
English
Espanol
Esperanto
Francais
Italiano
Latin
Nederlands
Startsida
/
Other languages
/
Esperanto
Skriv ut
Esperanto
Gimnazio de Lerum
Nia gimnazio estas io, pro kio Lerum tre fieras. Unue iom pri la municipo mem: ĝi situas ĉe la bela lago Aspen, proksimume 25 km-n de Gotenburgo, kiu laŭ grando estas la dua urbo de Sveda Regno. Laŭ la bordoj de Aspen troviĝas pluraj sinjordomoj ĉirkaŭataj de verdaj herbejoj, kie paŝtas sin ĉevaloj. Fakte Lerum estas konata pro sia ĉevalbredado. Transe de la herbejoj etendiĝas vastaj arbaroj kun bluaj lagetoj tie kaj tie ĉi.
En la municipo loĝas ĉirkaŭ 16 000 personoj. Jam dum la ŝtonepoko vivis homoj surloke (eble interesus, ke Lerum signifas ”argiltera bieno”), sed la urbeto de hodiaŭ estas sufiĉe moderna, kaj ĝia liceo fondiĝis en 1980. La gimnazio de Lerum konsistas el sep domoj, el kiuj ĉiu portas
la nomon de sveda arbo: Kverko, la reĝo de la arboj, tre konvene estas la ĉefa domo, kaj ĝi entenas ankaŭ la lokajn bibliotekon kaj teatron.
La lernejo ofertas dek du diversajn studprogramojn, tiel fakajn kiel teoriajn kaj estetikajn. Krom tiuj ĉi ni havas sekcion por plenkreskaj gelernantoj. Licea parto estas ankaŭ la tiel nomata velista gimnazio, kies studlokojn aspiras gejunuloj el la tuta Svedio. La velistoj evidente havas bonegajn trejneblojn sur la lago. Ĉe Kastelo Nääs estas la pli ol centjara, fama slojdolernejo, la plej malnova de Svedio, kaj ankaŭ ĝi apartenas al la Gimnazio de Lerum.
Dum la lastaj jaroj ni establis rilatojn kun multe da lernejoj eksterlande. Lernado de lingvoj kompreneble ege gravas; krom Esperanto lerneblas ok fremdaj lingvoj ĉe ni, nome la angla, germana, franca, helena, hispana, itala, latina, kaj la gesta lingvo de la surduloj.
Pliaj informoj haveblas ĉe
Dela till: